ERA Novaĵoj

Giorgio Pagano (Radikaluloj/ERA): Monti en Rusio faru politikan novigon kaj antaŭenpuŝu interkonsenton pri asociiĝo al EU.

46Letture

Giorgio Pagano (Radikaluloj/ERA): Monti en Rusio faru politikan novigon kaj antaŭenpuŝu interkonsenton pri asociiĝo al EU.

Deklaro de Giorgio Pagano, Sekretario de Esperanto Radikala Asocio.

Oni ne povas nur suferi la globaligon, oni devas ankaŭ rajdi kaj rebati ĝin. Italio, kiel fondinta lando de la Unio, devas iĝi kreinto kaj iniciatinto de la eniro de Rusio kaj de KSŜ en Eŭropa Unio – komencis la Radikala direktanto.

La eŭropa kulturo, la historiaj avangardoj je la bazo de la kontinenta moderneco, ne estas penseblaj sen la rusa kulturo, sufiĉas pensi al nomoj kiel Majakovskij, Malevich, Tatlin, Tchaikovsky, Mussorgskij, Cechov, Tolstoj, Pasternak, Puškin aŭ Solženicyn, nur por mencii la unuajn, kiuj oni ekmemoras.

Estas absurde ke oni ankoraŭ havas nur komencajn interkonsentojn kun granda Lando, kiu nun havas ankaŭ tri eŭropajn ŝtatojn najbarajn kaj kies asociiĝo al Unio estus por ambaŭ plilarĝiĝo kaj fortikiĝo de la demokratio kaj ankaŭ nova scenejo por la monda merkato – daŭrigis la Sekretario de Esperanto Radikala Asocio.

Hodiaŭ Eŭropo povas esti la pesilnadlo en la mondaj ekvilibroj kaj al ĝi necesas ŝtatistoj ne nur naciaj sed eŭropaj – konkludis Giorgio Pagano.

 

Romo, la 23an de julio 2012

IV scadenza: L’INGLESE NON È PIÙ LINGUA DELL’UE TRA -66 Days 17 Hours 59 Minutes 48 Seconds
Informati